Ekuzi Scribus:04

From Scribus Wiki
Jump to navigation Jump to search


Malplenoj

Desegnado de la magazino aŭ publikaĵo ne koncernas nur tekston kaj bildojn sur la paĝo. Ĝi koncernas malplenon - blankajn lokojn sur la paĝo. La teksto kaj bildoj apenaŭ emfazigas tiun malplenecon. Tiuj 'spirantaj' lokoj estas gravaj, same kiel ĝardenoj, parkoj kaj aliaj vakaj lokoj estas gravaj por dense konstruaĵigita metropolio. Do startu Scribus, elektu Dosiero menuo, kaj klaku je Nova ero. En resto de la lernilo, estos uzata jena konvencio por priskribi elekton de menuero: Dosiero > Nova.

Nova malpleno

Dialogujo de demando por Nova dokumento v1.2.5
La komando Nova vidigas tiun ĉi dialogujon.
  • Klaku je 'Apriora mezurunuo' elektoluko kaj elektu 'Millimetroj (mm)' anstataŭ aprioraj 'Punktoj'.
  • Klaku je 'Grando' kaj elektu 'Propra' por paĝo-grandeco de nia magazino. Elektu ankaŭ la superajn dimensiojn por larĝeco kaj alteco. Rimarku la precizecon dekstre de la dekumpunkto, kiun oferas Scribus.
  • Klaku je 'Vidalvidaj Paĝoj' por ke vi vidu paĝojn flanko-ĉe-flanko, kiel en reala magazino. Enskribu la superajn valorojn por marĝenaj gvidliniojn, kiuj montrigas aktualan preseblan areon sur la vera papero.
  • Malelektu 'Maldekstra paĝo unua' (kiel montrite). Nia unua paĝo estos la kovrilo de nia magazino.
  • Klaku 'Konfirmu' por ekvidi vian unuan malplenan paĝon en Scribus.

En v1.3.3, la dialogujo aspektas iomete alie. Rimarku alian aspekton de Marĝengvidiloj areo, ankaŭ elekto de 'La unua paĝo estas: Dekstra paĝo' iom ŝanĝiĝs: