Ekuzi Scribus:03

From Scribus Wiki
Jump to navigation Jump to search


Elŝuti novan version

Unue: estu certa ke vi scias kion vi faras. La elementa proceso de Scribus instalo en vian komputoron povas havi ambaŭ simplan kaj pli komplikan solvon, tial vi elektu tiun, kiu konformas vian sperton, escepte ke vi volas iom aventurumi. Ĝenerale, por ne alkutimiĝitaj al elŝutado, tradukado, muntado kaj instalado de programaro, estus plej bone trovi jam tradukitan version por via mastrumsistemo. Tiuj ekzistas por diversaj Linuksaj distribuoj, MacOS X, OS/2 & eComStation kaj Vindozo (fakte, se temas pri Vindozo, instalado de duumaj dosieroj estas la sola ebleco, kaj bonvolu rimarki ke Vindozaj versioj bezonas Vin2000 aŭ XP).

Sugestioj por lacaj:
  • Petu helpon de amiko kiu scias kiel nstali Scribus en via mastrumsistemo (la mastrumsistemo sigifas Linukso aŭ MacOS aŭ Vindozo)
  • Kontrolu Scribus arkivojn por instalada helpo.
  • Se vi kapitulacios, sendu ret-leteron al Scribus listo. Tie oni volos ke vi konu: viajn platformon kaj distribuon, verion de Scribus vi provas instali aŭ ekuzi, kaj certe la problemon kaj kiam ĝi okazis, kiajn mesaĝojn vi ricevis dum viaj provoj, kaj tiel plu.

Plej facile - la duumaj dosieroj

Debian apt-get install scribus
Fedora Core - Plano A uzu programon yum (vi devas fari tion kiel root)
yum install scribus
Ĉiuj dependencoj estos aŭtomate zorgataj.
Fedora Core - Plano B elŝutu RPM dosieron, tiam instalu (vi devas fari tion kiel root) per
rpm -ivh scribus-precize-kiel-la-dosiero-nomiĝas (ekz. scribus-1.3.3.2-1.suse101.i686.rpm)
Vi devos mem zorgi pri dependencoj.
Gentoo emerge scribus
Mandriva uzu urpmi (vi devas fari tion kiel root)
urpmi scribus
Ĉiuj dependencoj estos aŭtomate zorgataj. Uzu http://easyurpmi.zarb.org/ kaj aldonu 'main' kaj 'contrib' al via urpmi datumbazo de fontoj ('updates' kaj 'plf' deponejoj estas ankaŭ tre utilaj).
PLD poldek -i scribus
SUSE Uzu Yast2 aŭ RPM, kiel kun Fedora Core supre
(X)(K)Ubuntu Bonvolu, legu tiun ĉi artikolon.
Mac OSX Iru al tiu paĝo kaj sekvu tieaj instrukcioj
Windows 2000 aŭ XP Grava: Iru tien unue por legi instrukcioj
Tiam iru tien por elŝuti.
OS/2 / eComStation Grava: Iru tien por elŝuti. Bonvolu atenti, ke versio por tiu ĉi platformo etas plu beta versio pro dependecoj de alia programaro, tamen testoj de Scribus estas korektaj. Rehelpo bezonata!

Mem munti

Elementa proceso:
  • Elŝuti la dosieron
  • Maldensigi ĝin
  • De-tari ĝin
  • Eniri dosierujon (uzante cd komandon)
  • ./configure
  • make
  • make install (kiel root - se vi instalas por ĉiuj)

Vizitu www.scribus.net kaj iru al sekcio de elŝutoj. Bonvlou legi la instrukciojn en la dokumentacio sekcio por ekscii kiel instali Scribus por via mastrumsistemo. Tie vi trovos detalan informon ene via elŝutita pakaĵo, en la INSTALL kaj README dosieroj.

Ni rekomendas uzi nur stabilajn versiojn por krea laboro. Se vi estas vere brava kaj vi volas helpi nin trovante erarojn kaj rehelpante pri utilecon de novaj ebloj plu prilaborataj, iru al this paĝo por akiri la lastan CVS version. La CVS versio ne ĉiam estas stabila, kaj ĝi ankaŭ multe superas la stabilan version je ĝiaj ebloj. Nur procedu [simplajn instrukciojn en ĉi tiu viki pri instalado el CVS. Por tiuj, kiuj ne scias, CVS signifas Concurrent Versioning System, sprita metodo por kelkaj programistoj el diversaj situoj, provizi ilia programaro en centra deponejo dum ili dinamike prilaboras ĝin.

Nepre legu paĝon pri postuloj en tiu ĉi paĝaro, ĉar Scribus bezonas ke kelkaj gravaj dosieroj estu jam instalitaj en via mastrumsuistemo. Kaj ne forgesu pri supraj notoj.

Instali Adobe Reader

Scribus estas bonega ilo por krei PDFojn. Sed ne ĉiuj PDF vidigiloj estas samaj, precipe en Linux. Do, iru al adobe.com aj elŝutu la plej novan, version de Adobe Reader taŭgan por via platformo. Dum tiu ĉi dokumento estas skribata, la plej nova versio estas Adobe Reader 7.

Alĝustigi ekrankolorojn al preskolorojn

Finfine, se vi volas krei publikaĵojn, vi devas certiĝi ke koloroj kiujn vi vidas sur ekrano kongruas tiujn presotajn. Tial vi devas instali specialan kaj apartan programeron, nomatan Sistemo de Koloradministrado aŭ CMS. Windozo kaj Makintoŝo jam enhavas CMS, kiuj tie nomiĝas ICM kaj ColorSync, respektive. En Linukso, vi devas instali liberan CMS, nomatan LittleCMS. Elŝutu kaj sekvu la instrukciojn ĉe littlecms.com, aŭ vi vidu ke lcms (kaj lcms-devel) povas esti instalita same kiel Scribus duumaĵoj kiel montrita supre. Vi povas ankaŭ instali ĝian version en Windows kaj Macintosh. Por tiu ĉi lernodokumentaro, LittleCMS ne estas bezonata, kvankam tute utila.

Uzi proprajn tiparojn

Ĉu vi jam havas aron de tiparoj kiun vi volas uzi en via Linukso? Instalu vian jam ekzistantan TrueType, PostscriptOpenType formataj tiparoj en Linukson. Vi trovos simplajn paŝojn cititajn en dokumentara sekcio de la Scribus paĝaro. Por tiu ĉi helpodokumentaro, vi ne bezonas instali iujn specialajn tiparojn. Tiel vi povas simple komenci kreante vian unuan ekzemplan publikaĵon.

Ĝusta laboraranĝo

Nia magazino nomiĝas 'FreedomYug' kaj enhavas multajn bildojn kaj tekstojn. Kelkcentpaĝa magazino povas ankaŭ konsisti el kelkaj Scribus dosieroj, ĉiu de 8 ĝis 20 paĝoj. Tial, plej bone estas kri dosierujon por ĉiu publikaĵo. Mi kreis unu, nomitan 'Fyug'. En ĝi, kreu na malpli ol du apartajn dosierujojn, 'Teksto' kaj 'Bildoj'. Vi povas uzi redaktilon de simpla teksto, kiel VimEmacs en Linuso, aŭ Notepad en Vindozo. Vi povas ankaŭ uzi tekstoprilaborilon, kiel Openoffice.org, verkante vian artikolon kaj konservante en la Teksto dosierujo. Scribus povas importi Openoffice.org dosierojn kun iom limigita kapablo rekonstrui tekstoaranĝon. Malfruaj versioj de Scribus (1.2.5, 1.3.3 aŭ pli) povas ankaŭ importi Microsoft Word dosierojn, sed la tekstoaranĝo perdiĝas dum la importado.

Simile, skanu aŭ prilaboru fotaĵojn kaj deponu ilin en 'Bildoj' dosierujo. Oni povas uzi diversajn bildformatojn, inkluzive TIFF, JPEG kaj PNG.